-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Corintios 9:1|
CXu mi ne estas libera? cxu mi ne estas apostolo? cxu mi ne vidis nian Sinjoron Jesuo? cxu vi ne estas mia laborajxo en la Sinjoro?
-
2
|1 Corintios 9:2|
Se cxe aliaj mi ne estas apostolo, tamen almenaux mi estas cxe vi; cxar la sigelo de mia apostoleco vi estas en la Sinjoro.
-
3
|1 Corintios 9:3|
Mia respondo al tiuj, kiuj min ekzamenas, estas jena:
-
4
|1 Corintios 9:4|
CXu ni ne rajtas mangxi kaj trinki?
-
5
|1 Corintios 9:5|
CXu ni ne rajtas cxirkauxkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaux la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas?
-
6
|1 Corintios 9:6|
Aux mi sola kaj Barnabas, cxu ni ne rajtas cxesi labori?
-
7
|1 Corintios 9:7|
Kiu soldato iam dejxoras je sia propra elspezo? kiu plantas vinbergxardenon, kaj ne mangxas gxian frukton? aux kiu pasxtas sxafaron, kaj ne mangxas el la lakto de la sxafaro?
-
8
|1 Corintios 9:8|
CXu mi parolas tion kiel homo? cxu ne diras la legxo tion saman?
-
9
|1 Corintios 9:9|
CXar estas skribite en la legxo de Moseo:Ne fermu la busxon al bovo drasxanta. CXu pri la bovoj Dio zorgas?
-
10
|1 Corintios 9:10|
aux cxu Li diras tion tute pro ni? Jes, pro ni gxi estas skribita; cxar pluganto devas plugi kun espero, kaj drasxanto devas drasxi kun espero al partopreno.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7