-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Corintios 8:1|
Nun rilate al oferitajxoj al idoloj:Ni scias, ke ni cxiuj havas scion. La scio blovesxveligas, sed la amo edifas.
-
2
|1 Corintios 8:2|
Se iu opinias, ke li scias ion, tiu ankoraux ne tiel scias, kiel li devus scii;
-
3
|1 Corintios 8:3|
sed se iu amas Dion, tiu estas konata de Li.
-
4
|1 Corintios 8:4|
Rilate do la mangxadon de la idoloferitajxoj, ni scias, ke idolo estas neniajxo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu.
-
5
|1 Corintios 8:5|
CXar kvankam estas tiel nomataj dioj, cxu en la cxielo aux sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj,
-
6
|1 Corintios 8:6|
tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas cxio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas cxio, kaj ni per li.
-
7
|1 Corintios 8:7|
Tamen ne cxe cxiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia gxisnuna kutimigxo al la idolo, mangxas la mangxajxon kiel oferitajxon al idolo; kaj ilia konscienco, estante malforta, malpurigxas.
-
8
|1 Corintios 8:8|
Sed mangxajxo ne rekomendos nin al Dio; cxar ni havas nek mankon, se ni ne mangxas, nek profiton, se ni mangxas.
-
9
|1 Corintios 8:9|
Sed gardu vin, por ke cxi tiu via libereco ne farigxu faligilo por la malfortuloj.
-
10
|1 Corintios 8:10|
CXar se iu vidas vin, kiu havas scion, sidantan cxe mangxo en idolejo, cxu lia konscienco, se li estas malforta, ne kuragxigxos mangxi idoloferitajxojn?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13