-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Corintios 13:1|
Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj angxeloj, sed ne havus amon, mi farigxus sonanta kupro aux tintanta cimbalo.
-
2
|1 Corintios 13:2|
Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus cxiujn misterojn kaj cxian scion; kaj se mi havus cxian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.
-
3
|1 Corintios 13:3|
Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.
-
4
|1 Corintios 13:4|
Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne sxveligas sin,
-
5
|1 Corintios 13:5|
ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne kolerigxas, ne pripensas malbonon,
-
6
|1 Corintios 13:6|
ne gxojas pri maljusteco, sed kungxojas kun vereco;
-
7
|1 Corintios 13:7|
cxion toleras, cxion kredas, cxion esperas, cxion eltenas.
-
8
|1 Corintios 13:8|
Amo neniam pereas; sed, cxu estas profetadoj, ili neniigxos; cxu lingvoj, ili cxesigxos; cxu estas scio, gxi neniigxos.
-
9
|1 Corintios 13:9|
CXar ni scias lauxparte, kaj ni profetadas lauxparte;
-
10
|1 Corintios 13:10|
sed kiam venos perfektajxo, tiam neniigxos tio, kio estas lauxparta.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13