-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Corintios 11:1|
Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaux estas imitanto de Kristo.
-
2
|1 Corintios 11:2|
Mi lauxdas vin, ke vi min memoras en cxio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, gxuste kiel mi transdonis ilin al vi.
-
3
|1 Corintios 11:3|
Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de cxiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio.
-
4
|1 Corintios 11:4|
CXiu viro, pregxanta aux profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon.
-
5
|1 Corintios 11:5|
Sed cxiu virino, pregxanta aux profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; cxar tio estas tia sama, kvazaux sxi estus razita.
-
6
|1 Corintios 11:6|
CXar se virino ne estas vualita, sxi ankaux tondigxu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aux razitaj, sxi estu vualita.
-
7
|1 Corintios 11:7|
CXar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro.
-
8
|1 Corintios 11:8|
CXar viro ne estas el virino, sed virino el viro;
-
9
|1 Corintios 11:9|
cxar ankaux viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro;
-
10
|1 Corintios 11:10|
pro tio virino devas havi sur la kapo signon de auxtoritato, pro la angxeloj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19