-
-
Esperanto
-
-
21
|1 Corintios 11:21|
cxar en via mangxado cxiu antaux alia prenas sian propran vespermangxon; kaj unu malsatas, kaj alia drinkas.
-
22
|1 Corintios 11:22|
Kio? cxu vi ne havas domojn, en kiuj vi povas mangxi kaj trinki? aux cxu vi malestimas la eklezion de Dio, kaj hontigas la nehavantojn? Kion mi diros? cxu mi vin lauxdos en tio? Mi ja vin ne lauxdas.
-
23
|1 Corintios 11:23|
CXar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaux transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon;
-
24
|1 Corintios 11:24|
kaj doninte dankon, li dispecigis gxin, kaj diris:CXio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi.
-
25
|1 Corintios 11:25|
Tiel same ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; cxi tion faru cxiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi.
-
26
|1 Corintios 11:26|
CXar cxiufoje, kiam vi mangxos cxi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, gxis li venos.
-
27
|1 Corintios 11:27|
Tial cxiu, kiu neinde mangxos la panon aux trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpigxos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro.
-
28
|1 Corintios 11:28|
Sed oni sin provu, kaj tiele mangxu el la pano kaj trinku el la kaliko.
-
29
|1 Corintios 11:29|
CXar la mangxanto kaj trinkanto mangxas kaj trinkas jugxon al si mem, se li ne pripensas la korpon.
-
30
|1 Corintios 11:30|
Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 18-19