-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Corintios 12:1|
Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj.
-
2
|1 Corintios 12:2|
Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis.
-
3
|1 Corintios 12:3|
Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras:Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri:Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.
-
4
|1 Corintios 12:4|
Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito.
-
5
|1 Corintios 12:5|
Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro.
-
6
|1 Corintios 12:6|
Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias cxion en cxiuj.
-
7
|1 Corintios 12:7|
Sed al cxiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo.
-
8
|1 Corintios 12:8|
CXar al unu estas donita per la Spirito la vorto de sagxeco; kaj al alia, la vorto de scio, laux la sama Spirito;
-
9
|1 Corintios 12:9|
al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito;
-
10
|1 Corintios 12:10|
kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7