-
-
Esperanto
-
-
1
|Habacuc 1:1|
Profetajxo, kiun lauxvizie eldiris la profeto HXabakuk.
-
2
|Habacuc 1:2|
GXis kiam, ho Eternulo, mi krios, kaj Vi ne auxskultos, mi krios al Vi pri perfortajxo, kaj Vi ne helpos?
-
3
|Habacuc 1:3|
Kial Vi devigas min vidi maljustajxon, rigardi mizerajxon? Rabado kaj perfortado estas antaux mi, levigxas disputoj kaj malpaco.
-
4
|Habacuc 1:4|
Tial la instruo perdis sian forton, la justeco neniam venkas; cxar la malvirtulo superfortas la virtulon, tial la rezultoj de jugxo estas malgxustaj.
-
5
|Habacuc 1:5|
Rigardu la naciojn, rigardu, kaj vi forte miros; cxar en via tempo Mi faros ion, kion vi ne kredus, se oni rakontus al vi.
-
6
|Habacuc 1:6|
CXar jen Mi levos la HXaldeojn, nacion kruelan kaj lertan, kiu trairos la tutan largxon de la tero, por ekposedi logxejojn, kiuj ne apartenas al gxi.
-
7
|Habacuc 1:7|
Terura kaj timinda gxi estas; gxia jugxado kaj regado dependas de gxi mem.
-
8
|Habacuc 1:8|
Pli rapidaj ol leopardoj estas gxiaj cxevaloj, kaj pli lertaj ol lupoj vespere; en grandaj amasoj venas gxiaj rajdantoj de malproksime, flugas kiel aglo, kiu rapidas al mangxajxo.
-
9
|Habacuc 1:9|
CXiuj ili venas por rabi; kiel vento orienta ili direktas sin, kien ili volas; kaj ili kolektas kaptitojn kiel sablon.
-
10
|Habacuc 1:10|
Regxojn ili mokas, regantoj estas ridatajxo por ili; cxiun fortikajxon ili mokas; ili sxutas teron, kaj venkoprenas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8