-
-
Esperanto
-
-
14
|Habacuc 2:14|
CXar la tero plenigxos de konado de la gloro de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.
-
15
|Habacuc 2:15|
Ve al vi, kiu drinkigas sian proksimulon, por elversxi vian koleron, kaj ebriigas lin, por vidi lian honton!
-
16
|Habacuc 2:16|
Vi satigxis per honto anstataux per honoro; drinku do ankaux vi, kaj kovru vin per honto; ankaux al vi venos la kaliko el la dekstra mano de la Eternulo, kaj neniigo de via gloro.
-
17
|Habacuc 2:17|
CXar via perforteco sur Lebanon falos sur vin, kaj atakate de bestoj vi estos terurata pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de cxiuj gxiaj logxantoj.
-
18
|Habacuc 2:18|
Kion helpos la skulptajxo, kiun skulptis la artisto, la fanditajxo kaj malvera instruanto, kvankam la majstro fidis sian propran faritajxon, farante mutajn idolojn?
-
19
|Habacuc 2:19|
Ve al tiu, kiu diras al ligno:Levigxu, kaj al muta sxtono:Vekigxu! CXu gxi povas instrui? gxi estas ja tegita per oro kaj argxento, sed havas en si nenian spiriton.
-
20
|Habacuc 2:20|
Sed la Eternulo estas en Sia sankta templo; la tuta tero silentu antaux Li!
-
1
|Habacuc 3:1|
Pregxo de la profeto HXabakuk laux maniero de psalmoj.
-
2
|Habacuc 3:2|
Ho Eternulo, mi auxdis la sciigon pri Vi, kaj mi ektimis. Ho Eternulo, vivigu Vian faritajxon en la mezo de la jaroj, Montru en la mezo de la jaroj, Ke ecx en kolero Vi memoras pri kompato.
-
3
|Habacuc 3:3|
Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran. Sela. Lia majesto kovras la cxielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5