-
-
Esperanto
-
-
4
|Habacuc 3:4|
Lia brilo estas kiel hela lumo, Radioj iras el Lia mano, Kaj tie estas kasxita Lia potenco.
-
5
|Habacuc 3:5|
Antaux Li iras pesto, Kaj fajro sekvas Liajn piedojn.
-
6
|Habacuc 3:6|
Li starigxis, kaj ekmezuris la teron; Li ekrigardis, kaj tremigis la naciojn; Dissaltis eternaj montoj, Klinigxis eternaj montetoj, Kiam Li ekpasxis kiel en la tempo antikva.
-
7
|Habacuc 3:7|
En mizera stato mi vidis la tendojn de Kusxan; Skuigxis la tapisxoj de la lando Midjan.
-
8
|Habacuc 3:8|
CXu kontraux riveroj koleris la Eternulo? CXu kontraux la riveroj Vi ekflamigxis, Aux cxu kontraux la maro estis Via indigno, Ke Vi ekrajdis sur Viaj cxevaloj, Ekveturis sur Viaj venkaj cxaroj?
-
9
|Habacuc 3:9|
Vi eltiris Vian pafarkon, Konforme al jxura promeso, kiun Vi donis al la triboj. Sela. Per riveroj Vi dividis la teron.
-
10
|Habacuc 3:10|
Ektremis la montoj, kiam ili Vin vidis; La fluo de la akvo pasis, La abismo ekbruis, La altajxo levis siajn manojn.
-
11
|Habacuc 3:11|
La suno kaj la luno haltis sur sia loko; Kun brilo iras Viaj sagoj, Kun fulmo Viaj lancoj.
-
12
|Habacuc 3:12|
Kun kolero Vi pasxas sur la tero, Kun indigno Vi piedpremas naciojn.
-
13
|Habacuc 3:13|
Vi elpasxis, por helpi al Via popolo, Por helpi al Via sanktoleito. Vi frakasas la supron de la domo de malpiulo, Nudigas la fundamenton gxis la kolo. Sela.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5