-
-
Esperanto
-
-
1
|Joel 1:1|
Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Joel, filo de Petuel.
-
2
|Joel 1:2|
Auxskultu cxi tion, ho maljunuloj, kaj atentu, ho cxiuj logxantoj de la lando! CXu estis cxi tio en via tempo, aux en la tempo de viaj patroj?
-
3
|Joel 1:3|
Rakontu pri tio al viaj infanoj, kaj viaj infanoj al siaj infanoj, kaj iliaj infanoj al la sekvanta generacio.
-
4
|Joel 1:4|
Kio restis de la rauxpoj, tion mangxis la akridoj; kio restis de la akridoj, tion mangxis la skaraboj; kaj kio restis de la skaraboj, tion mangxis la vermoj.
-
5
|Joel 1:5|
Vekigxu, ho ebriuloj, kaj ploru, gxemu vi, cxiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via busxo.
-
6
|Joel 1:6|
CXar venis sur mian landon nacio forta kaj nekalkulebla; gxiaj dentoj estas dentoj de leono, kaj makzelojn de leonino gxi havas.
-
7
|Joel 1:7|
GXi dezertigis mian vinberujon, cxirkauxsxiris mian figarbon, tute sensxeligis gxin kaj forjxetis; blankigxis gxiaj brancxoj.
-
8
|Joel 1:8|
GXemu, kiel junulino, kiu metis sur sin sakajxon pro sia fiancxo.
-
9
|Joel 1:9|
For estas la farunoferoj kaj versxoferoj el la domo de la Eternulo; funebras la pastroj, servistoj de la Eternulo.
-
10
|Joel 1:10|
Dezertigita estas la kampo, funebras la tero; cxar ekstermita estas la greno, elsekigxis la mosto, velkis la olivoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 1-4