-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Jeremías 1:1|
Paroloj de Jeremia, filo de HXilkija, el la pastroj, kiuj estis en Anatot, en la lando de Benjamen;
-
2
|Jeremías 1:2|
al kiu aperis la vorto de la Eternulo en la tempo de Josxija, filo de Amon, regxo de Judujo, en la dek-tria jaro de lia regxado,
-
3
|Jeremías 1:3|
kaj poste en la tempo de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, gxis la fino de la dek-unua jaro de Cidkija, filo de Josxija, regxo de Judujo, gxis la forkonduko de la Jerusalemanoj en la kvina monato.
-
4
|Jeremías 1:4|
Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
-
5
|Jeremías 1:5|
Antaux ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaux ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj.
-
6
|Jeremías 1:6|
Mi diris:Ho ve, Sinjoro, ho Eternulo! mi ne povoscias paroli, cxar mi estas juna.
-
7
|Jeremías 1:7|
Sed la Eternulo diris al mi:Ne diru, ke vi estas juna; sed cxien, kien Mi sendos vin, iru, kaj cxion, kion Mi ordonos al vi, parolu.
-
8
|Jeremías 1:8|
Ne timu ilin; cxar Mi estas kun vi, por savi vin, diras la Eternulo.
-
9
|Jeremías 1:9|
Kaj la Eternulo etendis Sian manon kaj ektusxis mian busxon, kaj la Eternulo diris al mi:Jen Mi enmetis Miajn vortojn en vian busxon.
-
10
|Jeremías 1:10|
Vidu, Mi starigas vin hodiaux super la popoloj kaj super la regnoj, por elsxiri, rompi, pereigi, kaj detrui, por konstrui kaj planti.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8