-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Jeremías 51:1|
Tiele diras la Eternulo:Jen Mi vekos pereigan venton kontraux Babelon, kaj kontraux gxiajn logxantojn, kiuj levigxis kontraux Min.
-
2
|Jeremías 51:2|
Kaj Mi sendos ventumistojn kontraux Babelon, kaj ili gxin disventumos, kaj dezertigos gxian landon; cxar en la tago de la malfelicxo ili estos cxirkaux gxi cxiuflanke.
-
3
|Jeremías 51:3|
La pafarkisto strecxu sian pafarkon, kaj sin levu en sia kiraso; ne kompatu gxiajn junulojn, ekstermu gxian tutan militistaron.
-
4
|Jeremías 51:4|
Kaj falu mortigitoj en la lando de la HXaldeoj, kaj trapikitoj sur iliaj stratoj.
-
5
|Jeremías 51:5|
CXar Izrael kaj Jehuda ne estas vidvigitaj de sia Dio, de la Eternulo Cebaot; cxar ilia lando estas plena de kulpoj kontraux la Sanktulo de Izrael.
-
6
|Jeremías 51:6|
Forkuru el interne de Babel, kaj savu cxiu sian animon, ke vi ne pereu pro gxiaj malbonagoj; cxar tio estas tempo de vengxo por la Eternulo, Li donas al gxi repagon.
-
7
|Jeremías 51:7|
En la mano de la Eternulo Babel estis ora kaliko, ebriiganta la tutan teron:el gxi trinkis vinon la nacioj, kaj tial ili frenezigxis.
-
8
|Jeremías 51:8|
Subite falis Babel kaj frakasigxis; ploru pri gxi, prenu balzamon por gxia vundo; eble gxi sanigxos.
-
9
|Jeremías 51:9|
Ni kuracis Babelon, sed gxi ne sanigxis; lasu gxin, kaj ni iru cxiu en sian landon; cxar la jugxo kontraux gxi atingis la cxielon kaj levigxis gxis la nuboj.
-
10
|Jeremías 51:10|
La Eternulo elaperigis nian pravecon; venu, kaj ni rakontu en Cion la faron de la Eternulo, nia Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5