-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Jeremías 10:1|
Auxskultu la vorton, kiun diras pri vi la Eternulo, ho domo de Izrael!
-
2
|Jeremías 10:2|
Tiele diras la Eternulo:Ne lernu la konduton de la nacioj, kaj ne timu la signojn de la cxielo, kiel la nacioj ilin timas.
-
3
|Jeremías 10:3|
CXar la arangxoj de la nacioj estas vantajxo:ili dehakas arbon en la arbaro, kaj cxarpentisto prilaboras gxin per hakilo;
-
4
|Jeremías 10:4|
ili ornamas gxin per argxento kaj oro, fortikigas per najloj kaj marteloj, por ke gxi ne disfalu.
-
5
|Jeremías 10:5|
Ili estas kiel kolono cxirkauxforgxita; ili ne parolas, oni portas ilin, cxar ili ne povas iri. Ne timu ilin, cxar ili ne faras malbonon, tiel same, kiel ili ne povas fari bonon.
-
6
|Jeremías 10:6|
Sed simila al Vi, ho Eternulo, ekzistas neniu; granda Vi estas, kaj granda estas Via nomo en potenco.
-
7
|Jeremías 10:7|
Kiu povas ne timi Vin, ho Regxo de la popoloj? al Vi tio decas, cxar inter cxiuj sagxuloj de la nacioj kaj en cxiuj iliaj regnoj ekzistas neniu simila al Vi.
-
8
|Jeremías 10:8|
CXiuj ili malsagxigxis kaj idiotigxis, cxar ligno donas ja nur vantajxan instruon.
-
9
|Jeremías 10:9|
Foliigita argxento estas venigita el Tasxisx kaj oro el Ufaz, laboritajxo de artisto kaj de la manoj de fandisto; blua kaj purpura sxtofo estas ilia vesto, cxio estas faritajxo de lertuloj.
-
10
|Jeremías 10:10|
Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Regxo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5