-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Jeremías 49:1|
Pri la Amonidoj:Tiele diras la Eternulo:CXu Izrael ne havas filojn? cxu li ne havas heredanton? kial do Malkam heredis Gadon kaj lia popolo logxas en la urboj de cxi tiu?
-
2
|Jeremías 49:2|
Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi eksonigos militan trumpetadon super Raba de la Amonidoj; kaj gxi farigxos amaso da ruinoj, kaj gxiaj filinoj forbrulos en fajro, kaj Izrael ekposedos siajn posedintojn, diras la Eternulo.
-
3
|Jeremías 49:3|
Ploregu, ho HXesxbon, cxar Aj estas ruinigita. Kriu, ho filinoj de Raba, zonu vin per sakajxo, ploru kaj vagadu inter la bariloj; cxar Malkam iras en kaptitecon kune kun siaj pastroj kaj eminentuloj.
-
4
|Jeremías 49:4|
Kial vi fanfaronas pri viaj valoj? sangon fluigas via valo, ho filino malobeema, kiu fidas siajn trezorojn, kaj diras:Kiu povas veni al mi?
-
5
|Jeremías 49:5|
Jen Mi venigos sur vin timon, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, de cxiuj viaj cxirkauxajxoj; kaj vi estos dispelitaj cxiu aparte, kaj neniu kolektos la vagantojn.
-
6
|Jeremías 49:6|
Tamen poste Mi revenigos la forkaptitajn Amonidojn, diras la Eternulo.
-
7
|Jeremías 49:7|
Pri Edom:Tiele diras la Eternulo Cebaot:CXu jam ne ekzistas sagxo en Teman? cxu la filoj jam ne havas konsilon? cxu ilia sagxeco malaperis?
-
8
|Jeremías 49:8|
Forkuras, turnis sian dorson, kaj profunde sin kasxas la logxantoj de Dedan; cxar malfelicxon de Esav Mi venigis sur lin, la tempon de lia puno.
-
9
|Jeremías 49:9|
Kiam venos al vi vinberkolektantoj, ili ne restigos forgesitajn berojn; se venos sxtelistoj en la nokto, ili rabos plenan kvanton.
-
10
|Jeremías 49:10|
CXar Mi nudigis Esavon, Mi malkasxis liajn sekretajn rifugxejojn, por ke li ne povu sin kasxi; ekstermitaj estas lia idaro, liaj fratoj, kaj liaj najbaroj, kaj li jam ne ekzistas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8