-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Jeremías 15:1|
Kaj la Eternulo diris al mi:Ecx se starigxus antaux Mi Moseo kaj Samuel, ecx tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin de antaux Mia vizagxo, ili foriru.
-
2
|Jeremías 15:2|
Kaj se ili diros al vi:Kien ni iru? tiam diru al ili, ke tiele diras la Eternulo:Kiu estas destinita por la morto, tiu iru al la morto; kiu estas destinita por la glavo, tiu iru al la glavo; kiu estas destinita por la malsato, tiu iru al la malsato; kiu estas destinita por kaptiteco, tiu iru en kaptitecon.
-
3
|Jeremías 15:3|
Mi punos ilin per kvar specoj, diras la Eternulo:per glavo, por mortigi; per hundoj, por treni; per birdoj de la cxielo kaj per bestoj de la tero, por formangxi kaj ekstermi.
-
4
|Jeremías 15:4|
Mi faros ilin objekto de teruro por cxiuj regnoj de la tero, pro Manase, filo de HXizkija, regxo de Judujo, pro tio, kion li faris en Jerusalem.
-
5
|Jeremías 15:5|
CXar kiu kompatos vin, ho Jerusalem, kaj kiu afliktigxos pri vi? kiu sin turnos, por demandi pri via farto?
-
6
|Jeremías 15:6|
Vi forlasis Min, diras la Eternulo, vi iris malantauxen; tial Mi etendas Mian manon sur vin kaj pereigas vin; Mi lacigxis de kompatado.
-
7
|Jeremías 15:7|
Mi dissxutis ilin per sxutilo tra la pordegojn de la lando, Mi seninfanigis kaj pereigis Mian popolon; kaj tamen ili ne returnis sin de sia vojo.
-
8
|Jeremías 15:8|
Mi faros, ke da vidvinoj cxe ili estos pli ol da sablo cxe la maro; en ilian cxefurbon Mi venigos junan militiston, kiu ruinigas meze de la tago; Mi jxetos sur gxin subite timon kaj teruron.
-
9
|Jeremías 15:9|
Naskintino de sep infanoj estas senforta, eliras sxia animo; subiras sxia suno, kiam estas ankoraux tago; sxi estas kovrita de honto kaj de malhonoro. Kaj tiujn, kiuj restis, Mi transdonos al glavo antaux iliaj malamikoj, diras la Eternulo.
-
10
|Jeremías 15:10|
Ho ve al vi, mia patrino, ke vi naskis min kiel homon, kontraux kiu cxiu malpacas kaj kiun cxiu atakas sur la tuta tero! Mi ne pruntedonis procentege, mi ne prenis prunte; tamen cxiuj min malbenas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5