-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Jeremías 15:11|
La Eternulo diris:Mi liberigos vin por bono, Mi helpos vin en la tempo malbona kaj en la tempo de premado kontraux la malamiko.
-
12
|Jeremías 15:12|
CXu oni rompas feron per fero el nordo kaj per kupro?
-
13
|Jeremías 15:13|
Vian ricxajxon kaj viajn trezorojn Mi fordonos al rabado, sen ia pago, pro cxiuj viaj pekoj en cxiuj viaj limoj.
-
14
|Jeremías 15:14|
Kaj Mi transirigos vin al viaj malamikoj en landon, kiun vi ne konas; cxar fajro, kiu ekflamis en Mia kolero, brulos sur vi.
-
15
|Jeremías 15:15|
Vi scias, ho Eternulo; rememoru min, kaj vizitu min, kaj vengxu pro mi al miaj persekutantoj; pro Via toleremeco ne pereigu min; sciu, ke pro Vi mi suferas malhonoron.
-
16
|Jeremías 15:16|
Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto farigxis mia gxojo kaj gajeco de mia koro; cxar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot.
-
17
|Jeremías 15:17|
Mi ne sidis en interkonsiligxo de mokantoj kaj ne gxojis kun ili; mi sidis solece antaux Via mano, cxar Vi plenigis min per indigno.
-
18
|Jeremías 15:18|
Kial mia malsano estas senfina, kaj mia vundo tiel malfacila, ke gxi ne povas resanigxi? Vi farigxis por mi kiel malaperanta fonto de akvo nefidebla.
-
19
|Jeremías 15:19|
Tial tiele diras la Eternulo:Se vi revenos, tiam Mi denove starigos vin antaux Mi; se el senvalorajxo vi eltiros la valorajxon, vi farigxos kiel Mia busxo; ili revenos al vi, sed vi ne revenos al ili.
-
20
|Jeremías 15:20|
Kaj Mi starigos vin por tiu popolo kiel fortikan kupran muron; ili batalos kontraux vi, sed ne venkos vin; cxar Mi estas kun vi, por vin helpi kaj savi, diras la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5