-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Jeremías 17:1|
La peko de Jehuda estas skribita per fera skribilo, per diamanta pinto, sur la tabelo de ilia koro kaj sur la kornoj de iliaj altaroj.
-
2
|Jeremías 17:2|
Iliaj filoj bone memoras iliajn altarojn kaj iliajn sanktajn stangojn cxe la verdaj arboj sur la altaj montetoj.
-
3
|Jeremías 17:3|
CXu Mia monto estas sur la kampo? vian havon kaj cxiujn viajn trezorojn Mi fordonos por disrabo, viajn altajxojn pro la pekoj en cxiuj viaj limoj.
-
4
|Jeremías 17:4|
Kaj vi estos elpusxita el la heredajxo, kiun Mi donis al vi, kaj Mi servigos vin al viaj malamikoj en lando, kiun vi ne konas; cxar vi ekbruligis fajron de Mia kolero, gxi flamos eterne.
-
5
|Jeremías 17:5|
Tiele diras la Eternulo:Malbenita estas la homo, kiu fidas homon kaj faris karnon lia apogo kaj kies koro forturnis sin de la Eternulo.
-
6
|Jeremías 17:6|
Li estos kiel nuda arbo en la dezerto; li ne vidos, kiam venos bono; li logxos sur sunbruligita loko, en lando senfrukta kaj ne logxata.
-
7
|Jeremías 17:7|
Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo.
-
8
|Jeremías 17:8|
Li estos kiel arbo, plantita cxe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento; gxi ne timas, kiam venas varmego; gxiaj folioj restas verdaj, kaj en tempo de sekeco gxi ne zorgas kaj ne cxesas doni fruktojn.
-
9
|Jeremías 17:9|
Malica estas cxies koro, kaj nefidinda; kiu povas gxin ekkoni?
-
10
|Jeremías 17:10|
Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al cxiu laux lia konduto, laux la fruktoj de liaj agoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5