-
-
Esperanto
-
-
1
|Abdias 1:1|
Vizio de Obadja. Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Edom: Diron ni auxdis de la Eternulo, kaj kuriero estas sendita al la nacioj: Levigxu, ni iru milite kontraux lin.
-
2
|Abdias 1:2|
Vidu, Mi faris vin malgranda inter la nacioj; vi estas tre malestimata.
-
3
|Abdias 1:3|
La fiereco de via koro delogis vin; logxante en la fendegoj de rokoj, sur via alta sidejo, vi diras en via koro: Kiu depusxos min sur la teron?
-
4
|Abdias 1:4|
Sed se vi ecx levigxus tiel alte, kiel aglo, aux se vi arangxus vian neston inter la steloj, ecx de tie Mi jxetos vin malsupren, diras la Eternulo.
-
5
|Abdias 1:5|
CXu sxtelistoj venis al vi, aux noktaj rabistoj? kiamaniere vi estas tiel ruinigita? ili sxtelus nur tiom, kiom suficxus por ili. Se vinberkolektantoj venus al vi, ili restigus ja forgesitajn berojn.
-
6
|Abdias 1:6|
Kiel forte Esav estas prisercxita kaj liaj kasxejoj estas traesploritaj!
-
7
|Abdias 1:7|
Al la limo vin pusxis cxiuj viaj interliganoj, trompis kaj perfortis vin viaj amikoj; la mangxantoj de via pano metis sub vin kaptilon, kiun vi ecx ne rimarkis.
-
8
|Abdias 1:8|
En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi pereigos ja la sagxulojn cxe Edom kaj la prudenton sur la monto de Esav.
-
9
|Abdias 1:9|
Ektimos viaj kuragxuloj, ho Teman, por ke cxiuj sur la monto de Esav estu ekstermitaj per mortigo.
-
10
|Abdias 1:10|
Pro tio, ke vi premis vian fraton Jakob, kovros vin honto, kaj vi estos ekstermita por cxiam.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8