- 
			
				
 Leer por capítulos:
 - 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									1
									 
									 
									|1 Samuel 1:1|
									Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia nomo estis Elkana, filo de Jerohxam, filo de Elihu, filo de Tohxu, filo de Cuf,  Efratano.									
     
 - 
									
									2
									 
									 
									|1 Samuel 1:2|
									Li havis du edzinojn; la nomo de unu estis HXana, kaj la nomo de la dua estis Penina. Penina havis infanojn, sed HXana ne havis infanojn.									
     
 - 
									
									3
									 
									 
									|1 Samuel 1:3|
									Tiu viro cxiujare iradis el sia urbo, por adorklinigxi kaj fari oferon al la Eternulo Cebaot en SXilo; kaj tie HXofni kaj Pinehxas, du filoj de Eli,  estis pastroj de la Eternulo.									
     
 - 
									
									4
									 
									 
									|1 Samuel 1:4|
									Unu tagon Elkana faris oferon, kaj li donis al sia edzino Penina kaj al cxiuj sxiaj filoj kaj filinoj partojn;									
     
 - 
									
									5
									 
									 
									|1 Samuel 1:5|
									kaj al HXana li kun malgxojo donis unu parton, cxar HXanan li amis, sed la Eternulo sxlosis sxian uteron.									
     
 - 
									
									6
									 
									 
									|1 Samuel 1:6|
									Kaj sxia konkurantino afliktis sxin kaj tre incitis sxin kauxze de tio,  ke la Eternulo sxlosis sxian uteron.									
     
 - 
									
									7
									 
									 
									|1 Samuel 1:7|
									Tiel estis farate cxiujare; kiam sxi iradis al la domo de la Eternulo, la konkurantino tiel incitadis sxin, ke sxi ploris kaj ne mangxis.									
     
 - 
									
									8
									 
									 
									|1 Samuel 1:8|
									Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:HXana, kial vi ploras? kaj kial vi ne mangxas? kaj kial tiel afliktigxas via koro? cxu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj?									
     
 - 
									
									9
									 
									 
									|1 Samuel 1:9|
									Kaj HXana levigxis, mangxinte en SXilo kaj trinkinte. Kaj la pastro Eli sidis sur segxo cxe la fosto de la templo de la Eternulo.									
     
 - 
									
									10
									 
									 
									|1 Samuel 1:10|
									Kaj sxi estis tre malgxoja, kaj pregxis al la Eternulo, kaj forte ploris.									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 7-8