- 
			
				
 Leer por capítulos:
 - 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									1
									 
									 
									|1 Samuel 11:1|
									Venis Nahxasx la Amonido, kaj starigxis tendare antaux Jabesx en Gilead.  Kaj cxiuj logxantoj de Jabesx diris al Nahxasx:Faru kun ni interligon, kaj ni servos al vi.									
     
 - 
									
									2
									 
									 
									|1 Samuel 11:2|
									Sed Nahxasx la Amonido diris al ili:Mi faros kun la kondicxo, ke al cxiuj el vi mi elpikos la dekstran okulon kaj per tio metos malhonoron sur la tutan Izraelon.									
     
 - 
									
									3
									 
									 
									|1 Samuel 11:3|
									Tiam diris al li la plejagxuloj de Jabesx:Donu al ni tempon de sep tagoj, por ke ni sendu senditojn en cxiujn regionojn de Izrael; kaj se neniu nin helpos, tiam ni eliros al vi.									
     
 - 
									
									4
									 
									 
									|1 Samuel 11:4|
									Kaj venis la senditoj en Gibean de Saul kaj diris tiujn vortojn al la oreloj de la popolo, kaj la tuta popolo lauxte ekploris.									
     
 - 
									
									5
									 
									 
									|1 Samuel 11:5|
									Sed jen Saul venas de la kampo malantaux la bovoj. Kaj Saul diris:Kio estas al la popolo, ke ili ploras? Kaj oni transdiris al li la vortojn de la logxantoj de Jabesx.									
     
 - 
									
									6
									 
									 
									|1 Samuel 11:6|
									Kaj la spirito de Dio penetris Saulon, kiam li auxdis tiujn vortojn, kaj forte ekflamis lia kolero.									
     
 - 
									
									7
									 
									 
									|1 Samuel 11:7|
									Kaj li prenis paron da bovoj kaj dishakis ilin, kaj dissendis la partojn per la senditoj en cxiujn regionojn de Izrael, dirante:Se iu ne eliros post Saul kaj post Samuel, tiam tiel estos farite kun liaj bovoj. Kaj timo antaux la Eternulo falis sur la popolon, kaj ili eliris kiel unu homo.									
     
 - 
									
									8
									 
									 
									|1 Samuel 11:8|
									Li kalkulis ilin en Bezek, kaj la nombro de la Izraelidoj estis tricent mil, kaj la nombro de la Jehudaidoj estis tridek mil.									
     
 - 
									
									9
									 
									 
									|1 Samuel 11:9|
									Kaj ili diris al la venintaj senditoj:Tiel diru al la logxantoj de Jabesx en Gilead:Morgaux venos al vi helpo, kiam la suno brilos varmege. Kaj la senditoj venis kaj raportis al la logxantoj de Jabesx, kaj tiuj gxojis.									
     
 - 
									
									10
									 
									 
									|1 Samuel 11:10|
									Kaj la logxantoj de Jabesx diris:Morgaux ni eliros al vi, por ke vi agu kun ni, kiel placxos al vi.									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 7-8