- 
			
				
Leer por capítulos:
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|1 Samuel 20:1|
									Sed David forkuris el Najot en la Rama regiono, kaj venis, kaj diris al Jonatan:Kion mi faris? kio estas mia krimo? kaj kio estas mia peko antaux via patro, ke li volas forpreni mian animon?									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|1 Samuel 20:2|
									Sed tiu diris al li:Tio certe ne farigxos, vi ne mortos; mia patro faras nenian aferon grandan aux malgrandan, ne sciigante tion al mi; kial do mia patro kasxus antaux mi cxi tiun aferon? tio ne farigxos.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|1 Samuel 20:3|
									Tiam David plue jxuris kaj diris:Via patro scias bone, ke vi favoras min, tial li diris al si:Jonatan ne devas scii cxi tion, por ke li ne afliktigxu; vere, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, inter mi kaj la morto estas nur unu pasxo.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|1 Samuel 20:4|
									Kaj Jonatan diris al David:Kion ajn via animo diros, tion mi faros por vi.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|1 Samuel 20:5|
									Tiam David diris al Jonatan:Jen morgaux estos monatkomenco, kaj mi devas sidi kun la regxo cxe la tagmangxo; permesu, ke mi foriru kaj kasxu min sur la kampo gxis vespero de la tria tago.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|1 Samuel 20:6|
									Se via patro demandos pri mi, tiam diru:David forte petis min, ke li kuru al sia urbo Bet-Lehxem, cxar tie estas cxiujara oferado de la tuta familio.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|1 Samuel 20:7|
									Se li diros:Bone, tiam estos paco al via sklavo; sed se li ekkoleros,  tiam sciu, ke malbono jam estas decidita de li.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|1 Samuel 20:8|
									Faru do favorkorajxon al via sklavo, cxar vi akceptis vian sklavon kun vi en interligon antaux la Eternulo; kaj se mi havas sur mi ian kulpon, tiam mortigu min vi; sed por kio vi venigus min al via patro?									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|1 Samuel 20:9|
									Sed Jonatan diris:Neniam tio farigxu al vi, ke mi scius, ke mia patro decidis malbonon kontraux vi, kaj mi ne sciigus tion al vi.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|1 Samuel 20:10|
									Kaj David diris al Jonatan:Kiu diros al mi, se via patro donos al vi respondon kruelan?									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18