-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|1 Samuel 20:11|
Jonatan diris al David:Venu, ni eliros sur la kampon. Kaj ambaux eliris sur la kampon.
-
12
|1 Samuel 20:12|
Tiam Jonatan diris al David:La Eternulo, Dio de Izrael, se mi esploros mian patron gxis postmorgaux, kaj konvinkigxos, ke li estas favora al David, kaj se mi tiam ne sendos al vi kaj ne malkasxos al viaj oreloj-
-
13
|1 Samuel 20:13|
tiam la Eternulo punu kaj repunu Jonatanon. Sed se al mia patro placxos io malbona kontraux vi, tion mi ankaux malkasxos al viaj oreloj, kaj mi forliberigos vin, ke vi iru en paco; kaj la Eternulo estu kun vi, kiel Li estis kun mia patro.
-
14
|1 Samuel 20:14|
Kaj se mi ankoraux vivos, cxu vi ne agos kun mi favorkore, ke mi ne mortu?
-
15
|1 Samuel 20:15|
Kaj vian favorkorecon ne fortiru de mia domo eterne, ecx ne tiam, kiam la Eternulo ekstermos cxiujn malamikojn de David de sur la tero.
-
16
|1 Samuel 20:16|
Tiamaniere faris Jonatan interligon kun la domo de David, se la Eternulo punos la malamikojn de David.
-
17
|1 Samuel 20:17|
Kaj Jonatan plue jxuris al David pri sia amo al li, cxar li amis lin kiel sian animon.
-
18
|1 Samuel 20:18|
Kaj Jonatan diris al li:Morgaux estos komenco de monato, kaj oni demandos pri vi, cxar oni rimarkos vian sidlokon.
-
19
|1 Samuel 20:19|
En la tria tago rapidu kaj venu al la loko, kie vi kasxis vin dum la labora tago, kaj vi sidos apud la sxtono Ezel.
-
20
|1 Samuel 20:20|
Kaj mi pafos preter gxin tri sagojn, kvazaux pafante al celo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 28-30