-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|1 Samuel 4:1|
Kaj Samuel parolis al la tuta Izrael. Kaj Izrael eliris milite kontraux la Filisxtojn, kaj starigxis tendare apud Eben-Ezer, kaj la Filisxtoj starigxis tendare apud Afek.
-
2
|1 Samuel 4:2|
Kaj la Filisxtoj starigis siajn vicojn kontraux Izrael, kaj la batalo vastigxis, kaj Izrael estis venkobatita de la Filisxtoj, kaj ili mortigis sur la kampo de la batalo pli-malpli kvar mil homojn.
-
3
|1 Samuel 4:3|
Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejagxuloj de Izrael diris:Pro kio la Eternulo frapis nin hodiaux antaux la Filisxtoj? ni prenu al ni el SXilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke gxi venu inter nin kaj savu nin kontraux la manoj de niaj malamikoj.
-
4
|1 Samuel 4:4|
Kaj la popolo sendis en SXilon, kaj oni alportis de tie la keston de interligo de la Eternulo Cebaot, sidanta sur la keruboj; tie estis kun la kesto de interligo de Dio la du filoj de Eli, HXofni kaj Pinehxas.
-
5
|1 Samuel 4:5|
Kaj kiam la kesto de interligo de la Eternulo venis en la tendaron, tiam la tuta Izrael faris tian grandan kriadon, ke la tero ekbruis.
-
6
|1 Samuel 4:6|
Kiam la Filisxtoj auxdis la lauxtan kriadon, ili diris:Kion signifas cxi tiu granda kaj forta kriado en la tendaro de la Hebreoj? Kaj ili eksciis, ke la kesto de la Eternulo venis en la tendaron.
-
7
|1 Samuel 4:7|
Kaj la Filisxtoj ektimis, cxar ili diris:Venis Dio en la tendaron. Kaj ili diris:Ve al ni! cxar ne estis tiel antauxe.
-
8
|1 Samuel 4:8|
Ve al ni! kiu savos nin kontraux la manoj de tiuj fortaj dioj? tio estas tiuj dioj, kiuj frapis la Egiptojn per cxiaj frapoj en la dezerto.
-
9
|1 Samuel 4:9|
Estu kuragxaj kaj viraj, ho Filisxtoj, por ke vi ne farigxu sklavoj al la Hebreoj, kiel ili estis sklavoj al vi; estu viroj kaj batalu.
-
10
|1 Samuel 4:10|
Kaj la Filisxtoj batalis, kaj la Izraelidoj estis venkobatitaj, kaj ili forkuris cxiu al sia tendo; kaj la venkobato estis tre granda, kaj falis el la Izraelidoj tridek mil piedirantoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8