- 
			
				
 Leer por capítulos:
 - 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									1
									 
									 
									|1 Samuel 9:1|
									Estis viro el la Benjamenidoj, kiu havis la nomon Kisx, filo de Abiel,  filo de Ceror, filo de Behxorat, filo de Afiahx, Benjamenido, viro forta.									
     
 - 
									
									2
									 
									 
									|1 Samuel 9:2|
									Li havis filon, kies nomo estis Saul; cxi tiu estis juna kaj bela, kaj neniu el la Izraelidoj estis pli bela ol li; de siaj sxultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.									
     
 - 
									
									3
									 
									 
									|1 Samuel 9:3|
									Perdigxis azeninoj de Kisx, patro de Saul; kaj Kisx diris al sia filo Saul:Prenu kun vi unu el la junuloj, kaj levigxu, kaj iru sercxi la azeninojn.									
     
 - 
									
									4
									 
									 
									|1 Samuel 9:4|
									Kaj li iris sur la monton de Efraim kaj trairis la landon SXalisxa, sed ili ne trovis; kaj ili trairis la landon SXaalim, sed tie ne trovigxis; kaj li trairis la landon de Benjamen, sed ili ne trovis.									
     
 - 
									
									5
									 
									 
									|1 Samuel 9:5|
									Kiam li venis en la landon Cuf, Saul diris al la junulo, kiu estis kun li:Venu, ni reiru hejmen, cxar alie mia patro eble cxesos pensi pri la azeninoj kaj estos maltrankvila pri ni.									
     
 - 
									
									6
									 
									 
									|1 Samuel 9:6|
									Kaj tiu diris al li:Jen en cxi tiu urbo estas Dia homo, homo respektata;  cxio, kion li diras, nepre plenumigxas; ni iru do tien, eble li montros al ni la vojon, kiun ni devas iri.									
     
 - 
									
									7
									 
									 
									|1 Samuel 9:7|
									Kaj Saul diris al sia junulo:Bone, ni iros, sed kion ni alportos al la homo? cxar la pano elcxerpigxis en nia sako, kaj ni havas nenian donacon, por alporti al la Dia homo; kion ni havas?									
     
 - 
									
									8
									 
									 
									|1 Samuel 9:8|
									La junulo plue respondis al Saul kaj diris:Jen en mia mano trovigxas kvarono de argxenta siklo; mi donos gxin al la Dia homo, kaj li montros al ni la vojon.									
     
 - 
									
									9
									 
									 
									|1 Samuel 9:9|
									(En la antauxa tempo cxe Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion:Ni iru al la antauxvidisto; cxar kion oni nun nomas profeto, tion oni antauxe nomis antauxvidisto.)									
     
 - 
									
									10
									 
									 
									|1 Samuel 9:10|
									Kaj Saul diris al sia junulo:Bone vi diris; ni iru. Kaj ili iris en la urbon, en kiu logxis la Dia homo.									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 7-8