-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|1 Samuel 16:1|
Kaj la Eternulo diris al Samuel:Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna regxi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jisxaj la Bet-Lehxemano, cxar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi regxon.
-
2
|1 Samuel 16:2|
Kaj Samuel diris:Kiel mi iros? Saul auxdos, kaj mortigos min. Sed la Eternulo diris:Prenu kun vi bovidinon, kaj diru:Mi venis, por fari bucxoferon al la Eternulo.
-
3
|1 Samuel 16:3|
Kaj invitu Jisxajon al la ofero; kaj Mi sciigos al vi, kion vi devas fari, kaj vi sanktoleos al Mi tiun, kiun Mi montros al vi.
-
4
|1 Samuel 16:4|
Kaj Samuel faris tion, kion diris la Eternulo, kaj li venis Bet- Lehxemon. Kun timo iris al li renkonte la plejagxuloj de la urbo, kaj diris:CXu en paco vi venas?
-
5
|1 Samuel 16:5|
Kaj li respondis:En paco; mi venis, por bucxoferi al la Eternulo; sanktigu vin, kaj venu kun mi por la bucxofero. Kaj li sanktigis Jisxajon kaj liajn filojn, kaj invitis ilin al la ofero.
-
6
|1 Samuel 16:6|
Kiam ili venis, li ekvidis Eliabon, kaj diris:Jen antaux la Eternulo estas Lia sanktoleito.
-
7
|1 Samuel 16:7|
Sed la Eternulo diris al Samuel:Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, cxar Mi malsxatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo:cxar homo vidas tion, kio estas antaux la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron.
-
8
|1 Samuel 16:8|
Tiam Jisxaj vokis Abinadabon, kaj pasigis lin antaux Samuel; sed cxi tiu diris:Ankaux cxi tiun la Eternulo ne elektis.
-
9
|1 Samuel 16:9|
Kaj Jisxaj pasigis SXaman; sed Samuel diris:Ankaux cxi tiun la Eternulo ne elektis.
-
10
|1 Samuel 16:10|
Tiel Jisxaj pasigis siajn sep filojn antaux Samuel; sed Samuel diris al Jisxaj:La Eternulo ne elektis cxi tiujn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 14-17