- 
			
				
 Leer por capítulos:
 - 
									 Esperanto Esperanto
- 
									  
 - 
									
									1
									 
									 
									|1 Samuel 2:1|
									Kaj HXana pregxis kaj diris:   GXojas mia koro pri la Eternulo,   Mia korno altigxis pro la Eternulo;   Largxe malfermigxis mia busxo kontraux miaj malamikoj,   CXar mi gxojas pro Via helpo.									
     
 - 
									
									2
									 
									 
									|1 Samuel 2:2|
									Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo;   CXar ekzistas neniu krom Vi,   Kaj nenia defendanto simila al nia Dio.									
     
 - 
									
									3
									 
									 
									|1 Samuel 2:3|
									Ne parolu plu fierajxon;   Malhumilajxo ne eliru plu el via busxo;   CXar la Eternulo estas Dio cxioscianta,   Kaj Li starigis la aferojn.									
     
 - 
									
									4
									 
									 
									|1 Samuel 2:4|
									La pafarko de la fortuloj estas senvalorigata,   Kaj la malfortuloj zonigxas per forto.									
     
 - 
									
									5
									 
									 
									|1 Samuel 2:5|
									Satuloj sin dungigas pro pano,   Kaj malsatuloj jam ne malsatas;   Senfruktulino naskis sep,   Kaj multinfanulino senfortigxis.									
     
 - 
									
									6
									 
									 
									|1 Samuel 2:6|
									La Eternulo mortigas kaj vivigas,   Malsuprigas en SXeolon kaj suprigas.									
     
 - 
									
									7
									 
									 
									|1 Samuel 2:7|
									La Eternulo malricxigas kaj ricxigas,   Malaltigas kaj altigas.									
     
 - 
									
									8
									 
									 
									|1 Samuel 2:8|
									Li levas malricxulon el polvo,   El koto Li altigas senhavulon,   Por sidigi lin kun altranguloj,   Kaj tronon de gloro Li heredigas al li;   CXar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero,   Kaj sur ili Li starigis la mondon.									
     
 - 
									
									9
									 
									 
									|1 Samuel 2:9|
									La piedojn de Siaj piuloj Li gardas,   Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo;   CXar ne per sia forto potencigxas la homo.									
     
 - 
									
									10
									 
									 
									|1 Samuel 2:10|
									La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraux Li;   El la cxielo Li tondras kontraux ili.   La Eternulo jugxos la finojn de la tero,   Kaj donos forton al Sia regxo,   Kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito.									
     
 
- 
									
- 
				- Sugerencias 
 

Haga clic para leer Juan 7-8