-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|1 Samuel 24:1|
Kiam Saul revenis de sia iro kontraux la Filisxtoj, oni raportis al li, dirante:Jen David estas en la dezerto En-Gedi.
-
2
|1 Samuel 24:2|
Tiam Saul prenis tri mil virojn, elektitajn el la tuta Izrael, kaj iris sercxi Davidon kaj liajn homojn sur la rokoj de la ibeksoj.
-
3
|1 Samuel 24:3|
Kaj li venis al la barajxoj de la sxafoj cxe la vojo; tie estis kaverno; kaj Saul eniris tien por natura bezono. Kaj David kun siaj homoj estis en la profundo de la kaverno.
-
4
|1 Samuel 24:4|
Tiam la homoj de David diris al li:Jen estas la tago, pri kiu la Eternulo diris al vi:Jen Mi transdonos vian malamikon en viajn manojn, por ke vi faru al li tion, kio placxos al vi. Sed David levigxis, kaj nerimarkite detrancxis anguleton de la vesto de Saul.
-
5
|1 Samuel 24:5|
Tamen post tio la koro de David ekbatis en li pro tio, ke li detrancxis la vestanguleton de Saul.
-
6
|1 Samuel 24:6|
Kaj li diris al siaj homoj:La Eternulo gardu min, ke mi ne faru tian faron al mia sinjoro, al la sanktoleito de la Eternulo, etendante mian manon kontraux lin; li estas ja sanktoleito de la Eternulo.
-
7
|1 Samuel 24:7|
Kaj David repusxis siajn homojn per la vortoj, kaj ne permesis al ili levigxi kontraux Saulon. Kaj Saul levigxis el la kaverno kaj iris sur la vojon.
-
8
|1 Samuel 24:8|
Post tio levigxis David kaj eliris el la kaverno, kaj kriis post Saul jene:Mia sinjoro, ho regxo! Saul ekrigardis malantauxen, kaj tiam David klinis sian vizagxon al la tero kaj adorklinigxis.
-
9
|1 Samuel 24:9|
Kaj David diris al Saul:Kial vi auxskultas la vortojn de homoj, kiuj diras:Jen David sercxas malbonon kontraux vi?
-
10
|1 Samuel 24:10|
Jen hodiaux viaj okuloj vidis, ke la Eternulo transdonis vin hodiaux en mian manon en la kaverno, kaj oni diris, ke mi mortigu vin; sed mi indulgis vin, kaj mi diris:Mi ne etendos mian manon kontraux mian sinjoron, cxar li estas sanktoleito de la Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16