-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|1 Samuel 24:11|
Mia patro, rigardu kaj vidu la anguleton de via vesto en mia mano; el tio, ke mi detrancxis la anguleton de via vesto, sed ne mortigis vin, sciu kaj vidu, ke mi ne havas malbonon nek krimon en mia mano kaj mi ne pekis kontraux vi; sed vi postkuras mian animon, por preni gxin.
-
12
|1 Samuel 24:12|
La Eternulo jugxu inter mi kaj vi, kaj la Eternulo vengxu al vi pro mi; sed mia mano ne estos sur vi.
-
13
|1 Samuel 24:13|
Kiel diras antikva proverbo:De malpiuloj eliras malpiajxo; sed mia mano ne estos sur vi.
-
14
|1 Samuel 24:14|
Post kiu eliris la regxo de Izrael? kiun vi postkuras? malvivan hundon, unu pulon.
-
15
|1 Samuel 24:15|
La Eternulo estu jugxanto kaj jugxu inter mi kaj vi, kaj Li rigardu kaj prizorgu mian proceson kaj defendu min kontraux via mano.
-
16
|1 Samuel 24:16|
Kaj kiam David finis la paroladon de tiuj vortoj al Saul, Saul diris:CXu tio estas via vocxo, mia filo David? Kaj Saul levis sian vocxon kaj ekploris.
-
17
|1 Samuel 24:17|
Kaj li diris al David:Vi estas pli justa ol mi; cxar vi repagis al mi per bono, dum mi repagis al vi per malbono.
-
18
|1 Samuel 24:18|
Kaj hodiaux vi montris al mi, kiel vi agis bone kun mi; cxar la Eternulo transdonis min en vian manon, kaj vi ne mortigis min.
-
19
|1 Samuel 24:19|
Kiam homo trovas sian malamikon, cxu li forliberigas lin en bona maniero? La Eternulo repagu al vi per bono pro tio, kion vi hodiaux faris al mi.
-
20
|1 Samuel 24:20|
Kaj jen nun mi eksciis, ke vi farigxos regxo, kaj fortikigxos en via mano la regno de Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Samuel 17-19