-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|1 Samuel 30:1|
Kiam David kaj liaj viroj venis en Ciklagon en la tria tago, la Amalekidoj estis atakintaj la sudan regionon kaj Ciklagon, venkobatintaj Ciklagon kaj forbruligintaj gxin per fajro.
-
2
|1 Samuel 30:2|
Ili prenis en malliberecon la virinojn, kiuj estis tie, de la malgrandaj gxis la grandaj; ili neniun mortigis, sed forkondukis, kaj iris sian vojon.
-
3
|1 Samuel 30:3|
Kiam David kun siaj viroj venis al la urbo, ili ekvidis, ke gxi estas forbruligita per fajro, kaj iliaj edzinoj kaj filoj kaj filinoj estas prenitaj en malliberecon.
-
4
|1 Samuel 30:4|
Tiam David, kaj la homoj, kiuj estis kun li, levis sian vocxon kaj ekploris, gxis ili jam ne havis forton por plori.
-
5
|1 Samuel 30:5|
La du edzinoj de David ankaux estis prenitaj en malliberecon, Ahxinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.
-
6
|1 Samuel 30:6|
Kaj al David estis tre malfacile, cxar la popolo intencis sxtonmortigi lin, cxar tre koleris la tuta popolo, cxiu pro siaj filoj kaj siaj filinoj. Sed David havis fortan fidon al la Eternulo, sia Dio.
-
7
|1 Samuel 30:7|
Kaj David diris al Ebjatar, la pastro, filo de Ahximelehx:Volu alporti al mi la efodon; kaj Ebjatar alportis la efodon al David.
-
8
|1 Samuel 30:8|
Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante:CXu mi postkuru tiun amason, kaj cxu mi gxin kaptos? Kaj Li diris al li:Postkuru, cxar vi kaptos kaj vi savos.
-
9
|1 Samuel 30:9|
Kaj David iris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, kaj ili venis al la torento Besor, kaj la postrestintoj haltis.
-
10
|1 Samuel 30:10|
Kaj postkuris David kun kvarcent viroj; haltis ducent viroj, kiuj estis tro lacaj, por transiri la torenton Besor.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8