-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|1 Samuel 30:11|
Kaj ili trovis iun Egipton sur la kampo, kaj ili alkondukis lin al David; oni donis al li panon, kaj li mangxis, kaj oni trinkigis al li akvon.
-
12
|1 Samuel 30:12|
Kaj oni donis al li pecon da figa kuko kaj du kuketojn sekvinberajn, kaj li mangxis, kaj revenis al li lia spirito, cxar antaux tio li dum tri tagoj kaj tri noktoj ne mangxis panon kaj ne trinkis akvon.
-
13
|1 Samuel 30:13|
Kaj David diris al li:Kies vi estas? kaj de kie vi estas? Kaj li respondis:Mi estas Egipta junulo, mi estas sklavo de unu Amalekido; sed mia sinjoro forlasis min, cxar mi malsanigxis antaux tri tagoj.
-
14
|1 Samuel 30:14|
Ni atakis la sudan regionon de la Keretidoj kaj la regionon de Jehuda kaj la sudan regionon de Kaleb, kaj Ciklagon ni forbruligis per fajro.
-
15
|1 Samuel 30:15|
Tiam David diris al li:CXu vi kondukos min al tiu amaso? Kaj li respondis:JXuru al mi per Dio, ke vi ne mortigos min kaj ne transdonos min en la manon de mia sinjoro; tiam mi kondukos vin al tiu amaso.
-
16
|1 Samuel 30:16|
Kaj li alkondukis lin; kaj jen ili, disjxetitaj sur la tuta landpeco, mangxas kaj trinkas kaj festenas pro la tuta granda militakiro, kiun ili prenis el la lando Filisxta kaj el la lando Juda.
-
17
|1 Samuel 30:17|
Kaj David batis ilin de la mateno gxis la morgauxa vespero; kaj neniu el ili sin savis, krom kvarcent junaj viroj, kiuj ekrajdis sur la kameloj kaj forkuris.
-
18
|1 Samuel 30:18|
Kaj David savis cxion, kion prenis la Amalekidoj, kaj siajn du edzinojn David savis.
-
19
|1 Samuel 30:19|
Kaj mankis al ili nenio malgranda nek granda, nek el la filoj nek el la filinoj, nek el la militakiro, nek el cxio, kion ili prenis al si:cxion David reprenis.
-
20
|1 Samuel 30:20|
Kaj David prenis cxiujn sxafojn kaj bovojn kaj pelis la brutojn antaux si, kaj oni diris:Tio estas la militakiro de David.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3