-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|1 Samuel 3:1|
La knabo Samuel servadis al la Eternulo antaux Eli; kaj la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo; ne aperadis ofte profetaj vizioj.
-
2
|1 Samuel 3:2|
En tiu tempo unu fojon Eli kusxis sur sia loko (lia vidado komencis malakrigxi, ke li ne povis vidi);
-
3
|1 Samuel 3:3|
kaj la lucerno de Dio ankoraux ne estingigxis, kaj Samuel kusxis en la templo de la Eternulo, kie estis la kesto de Dio;
-
4
|1 Samuel 3:4|
tiam la Eternulo vokis Samuelon, kaj cxi tiu diris:Jen mi estas.
-
5
|1 Samuel 3:5|
Kaj li kuris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris:Mi ne vokis; iru returne kaj kusxigxu. Kaj li iris kaj kusxigxis.
-
6
|1 Samuel 3:6|
Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon, kaj Samuel levigxis kaj iris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris:Mi ne vokis, mia filo; iru returne kaj kusxigxu.
-
7
|1 Samuel 3:7|
Samuel ankoraux ne konis la Eternulon, kaj ankoraux ne estis revelaciita al li la vorto de la Eternulo.
-
8
|1 Samuel 3:8|
Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li levigxis kaj iris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Tiam Eli komprenis, ke la Eternulo vokas la knabon.
-
9
|1 Samuel 3:9|
Kaj Eli diris al Samuel:Iru, kusxigxu; kaj se vi estos vokata, tiam diru:Parolu, ho Eternulo, cxar Via sklavo auxskultas. Kaj Samuel iris kaj kusxigxis sur sia loko.
-
10
|1 Samuel 3:10|
Kaj venis la Eternulo kaj starigxis, kaj vokis kiel la antauxajn fojojn:Samuel, Samuel! Kaj Samuel diris:Parolu, cxar Via sklavo auxskultas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13