-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|1 Samuel 18:1|
Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligigxis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon.
-
2
|1 Samuel 18:2|
Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro.
-
3
|1 Samuel 18:3|
Kaj Jonatan faris kun David interligon, cxar li ekamis lin kiel sian animon.
-
4
|1 Samuel 18:4|
Kaj Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis gxin al David, ankaux siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon.
-
5
|1 Samuel 18:5|
Kaj David iradis cxien, kien sendis lin Saul, kaj agadis prudente; kaj Saul faris lin estro de la militistoj, kaj tio placxis al la tuta popolo kaj ankaux al la servantoj de Saul.
-
6
|1 Samuel 18:6|
Okazis, ke dum ilia revenado, kiam David revenis post la mortigo de la Filisxto, eliris la virinoj el cxiuj urboj de Izrael, kantante kaj dancante, renkonte al la regxo Saul, kun tamburinoj, gxojkrioj, kaj cimbaloj.
-
7
|1 Samuel 18:7|
Kaj la ludantaj virinoj kantis unuj al la aliaj, kaj diris: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn.
-
8
|1 Samuel 18:8|
Kaj tio tre kolerigis Saulon kaj ne placxis al li, kaj li diris:Ili donis al David dekmilojn, kaj al mi ili donis milojn; nun mankas al li ankoraux nur la regxeco.
-
9
|1 Samuel 18:9|
De tiu tago kaj plue Saul malamike rigardadis Davidon.
-
10
|1 Samuel 18:10|
En la morgauxa tago okazis, ke la malbona spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, kaj li furiozis en sia domo, kaj David ludis per sia mano, kiel cxiutage, kaj en la mano de Saul estis lanco.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16