-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|1 Samuel 18:21|
Kaj Saul pensis:Mi donos sxin al li, por ke sxi farigxu por li falilo, kaj por ke trafu lin la manoj de la Filisxtoj. Kaj Saul diris al David:Per la dua filino farigxu nun mia bofilo.
-
22
|1 Samuel 18:22|
Kaj Saul ordonis al siaj servantoj:Parolu al David sekrete, kaj diru:Jen la regxo vin favoras, kaj cxiuj liaj servantoj vin amas; boparencigxu do nun kun la regxo.
-
23
|1 Samuel 18:23|
Kaj la servantoj de Saul diris tiujn vortojn al David; sed David diris:CXu vi opinias, ke estas afero facila boparencigxi kun la regxo? mi estas ja homo malricxa kaj ne eminenta.
-
24
|1 Samuel 18:24|
Kaj la servantoj de Saul raportis al li, dirante:Tiajn vortojn diris David.
-
25
|1 Samuel 18:25|
Tiam Saul diris:Tiamaniere diru al David:La regxo ne deziras alian edzigxan donacon krom cent prepucioj de Filisxtoj, por vengxi al la malamikoj de la regxo. Kaj Saul esperis faligi Davidon per la manoj de la Filisxtoj.
-
26
|1 Samuel 18:26|
Kaj liaj servantoj diris al David tiujn vortojn, kaj al David placxis la afero, ke li boparencigxos kun la regxo. Kaj antaux ol venis la destinita tempo,
-
27
|1 Samuel 18:27|
David levigxis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filisxtoj ducent virojn, kaj David alportis iliajn prepuciojn en plena nombro al la regxo, por boparencigxi kun la regxo. Kaj Saul donis al li sian filinon Mihxal kiel edzinon.
-
28
|1 Samuel 18:28|
Kaj Saul vidis kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj ke Mihxal, la filino de Saul, lin amas.
-
29
|1 Samuel 18:29|
Tiam Saul ankoraux pli ektimis Davidon, kaj Saul farigxis malamiko de David por cxiam.
-
30
|1 Samuel 18:30|
La estroj de la Filisxtoj eliradis, kaj cxiufoje, kiam ili eliris, David agis pli prudente ol cxiuj servantoj de Saul, kaj lia nomo farigxis tre glora.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 9-11