-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Timoteo 1:1|
Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo, laux la ordono de Dio, nia Savanto, kaj Kristo Jesuo, nia espero,
-
2
|1 Timoteo 1:2|
al Timoteo, mia vera filo en fido:Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
-
3
|1 Timoteo 1:3|
Kiel mi, ekironte en Makedonujon, petis vin resti en Efeso, por ke vi admonu kelkajn homojn, ke ili ne instruu alian doktrinon,
-
4
|1 Timoteo 1:4|
nek atentu fabelojn kaj senfinajn genealogiojn, kiuj naskas diskutojn, pli ol tiun administradon de Dio, kiu estas laux la fido-tiel faru.
-
5
|1 Timoteo 1:5|
Sed la celo de la admono estas amo el pura koro kaj bona konscienco kaj sincera fido;
-
6
|1 Timoteo 1:6|
kion maltrafinte, kelkaj homoj sin deturnis al vanta babilado,
-
7
|1 Timoteo 1:7|
dezirante esti instruistoj de la legxo, kvankam ili ne komprenas tion, kion ili diras, nek tion, pri kio ili faras aserton.
-
8
|1 Timoteo 1:8|
Sed ni scias, ke la legxo estas bona, se oni gxin lauxlegxe uzas,
-
9
|1 Timoteo 1:9|
sciante, ke la legxo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senlegxaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj,
-
10
|1 Timoteo 1:10|
malcxastuloj kaj viruzacxantoj, homsxtelistoj, mensogantoj, falsejxurantoj, kaj cxio ajn alia kontrauxa al la sana doktrino;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8