-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Timoteo 3:1|
Fidinda estas la diro:Se iu celas episkopecon, tiu deziras bonan laboron.
-
2
|1 Timoteo 3:2|
Episkopo do devas esti neriprocxebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema,
-
3
|1 Timoteo 3:3|
ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto;
-
4
|1 Timoteo 3:4|
reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun cxia seriozeco
-
5
|1 Timoteo 3:5|
(sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?);
-
6
|1 Timoteo 3:6|
ne novico, por ke li ne sxvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo.
-
7
|1 Timoteo 3:7|
Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riprocxon kaj kaptilon de la diablo.
-
8
|1 Timoteo 3:8|
Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon;
-
9
|1 Timoteo 3:9|
tenantaj la misteron de la fido en pura konscienco.
-
10
|1 Timoteo 3:10|
Kaj tiuj ankaux estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriprocxeblaj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40