-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Timoteo 5:1|
Ne riprocxu maljunulon, sed konsilu lin, kiel patron; la pli junajn virojn, kiel fratojn;
-
2
|1 Timoteo 5:2|
la maljunulinojn, kiel patrinojn; la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun cxia cxasteco.
-
3
|1 Timoteo 5:3|
Respektu tiujn vidvinojn, kiuj estas efektive vidvinoj.
-
4
|1 Timoteo 5:4|
Sed se iu vidvino havas filojn aux nepojn, cxi tiuj lernu unue montri piecon cxe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; cxar tio estas akceptebla antaux Dio.
-
5
|1 Timoteo 5:5|
Tiu, kiu estas efektiva vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en petegoj kaj pregxoj nokte kaj tage.
-
6
|1 Timoteo 5:6|
Sed la voluptamanta, ankoraux vivante, malvivas.
-
7
|1 Timoteo 5:7|
Tion ankaux ordonu, por ke ili estu sen riprocxo.
-
8
|1 Timoteo 5:8|
Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.
-
9
|1 Timoteo 5:9|
Estu registrata kiel vidvino tiu, kiu havas ne malpli ol sesdek jarojn, estis edzino de unu viro,
-
10
|1 Timoteo 5:10|
estas bone atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj sekvis cxian bonfaradon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13