-
-
Esperanto
-
-
16
|1 Timoteo 3:16|
Kaj laux konsento, granda estas la mistero de pieco:Tiu, kiu elmontrigxis en la karno, pravigxis en la spirito, estis vidita de angxeloj, pripredikita cxe la nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.
-
1
|1 Timoteo 4:1|
Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj,
-
2
|1 Timoteo 4:2|
per la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kauxterizitan kvazaux per brule varmega fero,
-
3
|1 Timoteo 4:3|
admonante ne edzigxi, kaj deteni sin de mangxajxoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron.
-
4
|1 Timoteo 4:4|
CXar cxiu kreitajxo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forjxetita, se oni gxin ricevas kun dankesprimo,
-
5
|1 Timoteo 4:5|
cxar gxi estas sanktigita per la parolo de Dio kaj per pregxo.
-
6
|1 Timoteo 4:6|
Se vi memorigos la fratojn pri tio, vi estos bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino, kiun vi jam sekvis;
-
7
|1 Timoteo 4:7|
sed forrifuzu profanajn kaj avinajn fabelojn. Kaj ekzercu vin al pieco;
-
8
|1 Timoteo 4:8|
cxar korpa ekzercado malmulte utilas; sed pieco utilas al cxio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta.
-
9
|1 Timoteo 4:9|
Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13