-
-
Esperanto
-
-
4
|1 Timoteo 5:4|
Sed se iu vidvino havas filojn aux nepojn, cxi tiuj lernu unue montri piecon cxe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; cxar tio estas akceptebla antaux Dio.
-
5
|1 Timoteo 5:5|
Tiu, kiu estas efektiva vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en petegoj kaj pregxoj nokte kaj tage.
-
6
|1 Timoteo 5:6|
Sed la voluptamanta, ankoraux vivante, malvivas.
-
7
|1 Timoteo 5:7|
Tion ankaux ordonu, por ke ili estu sen riprocxo.
-
8
|1 Timoteo 5:8|
Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.
-
9
|1 Timoteo 5:9|
Estu registrata kiel vidvino tiu, kiu havas ne malpli ol sesdek jarojn, estis edzino de unu viro,
-
10
|1 Timoteo 5:10|
estas bone atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj sekvis cxian bonfaradon.
-
11
|1 Timoteo 5:11|
Sed la pli junajn vidvinojn malakceptu; cxar post kiam ili ekfarigxos luksemaj kontraux Kristo, ili deziras edzinigxi,
-
12
|1 Timoteo 5:12|
meritante kondamnon, cxar ili vantigis sian unuan fidon.
-
13
|1 Timoteo 5:13|
Krom tio ili lernas esti senutilaj, rondirante de domo al domo; kaj ne sole senutilaj, sed ankaux babilemaj kaj sintrudemaj, parolante nekonvenajxojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19