-
-
Esperanto
-
-
14
|1 Timoteo 5:14|
Mi volas do, ke la pli junaj edzinigxu, nasku infanojn, mastrumadu, ne donu al la malamiko pretekston por kalumnio;
-
15
|1 Timoteo 5:15|
cxar kelkaj jam turnigxis flanken post Satano.
-
16
|1 Timoteo 5:16|
Se iu kredantino havas vidvinojn, sxi helpu ilin, kaj la eklezio ne estu sxargxata; por ke gxi helpu la efektivajn vidvinojn.
-
17
|1 Timoteo 5:17|
La presbiteroj, kiuj regas bone, estu rigardataj kiel indaj je duobla honoro, precipe tiuj, kiuj laboras super la vorto kaj instruado.
-
18
|1 Timoteo 5:18|
CXar la Skribo diras:Ne fermu la busxon al bovo drasxanta. Kaj:La laboristo meritas sian salajron.
-
19
|1 Timoteo 5:19|
Kontraux presbitero ne akceptu denuncon krom cxe du aux tri atestantoj.
-
20
|1 Timoteo 5:20|
La pekintojn riprocxu antaux la okuloj de cxiuj, por ke la ceteraj ankaux timu.
-
21
|1 Timoteo 5:21|
Mi admonas vin antaux Dio kaj Kristo Jesuo kaj la elektitaj angxeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen antauxjugxo, farante nenion pro partieco.
-
22
|1 Timoteo 5:22|
Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin cxasta.
-
23
|1 Timoteo 5:23|
Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7