-
-
Esperanto
-
-
1
|1 Timoteo 2:1|
Mi konsilas do, antaux cxio, fari petegojn, pregxojn, propetadojn, dankojn por cxiuj;
-
2
|1 Timoteo 2:2|
por regxoj kaj cxiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco.
-
3
|1 Timoteo 2:3|
Tio estas bona kaj akceptebla antaux Dio, nia Savanto,
-
4
|1 Timoteo 2:4|
kiu volas, ke cxiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero.
-
5
|1 Timoteo 2:5|
CXar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo,
-
6
|1 Timoteo 2:6|
kiu sin donis kiel elacxetajxon por cxiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj;
-
7
|1 Timoteo 2:7|
por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.
-
8
|1 Timoteo 2:8|
Mi deziras do, ke la viroj pregxu en cxiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.
-
9
|1 Timoteo 2:9|
Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektajxoj, aux oro, aux perloj, aux multekostaj vestoj;
-
10
|1 Timoteo 2:10|
sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7