-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|1 Samuel 16:11|
Kaj Samuel diris al Jisxaj:CXu tio estas jam cxiuj knaboj? Kaj cxi tiu diris:Restas ankoraux la plej juna, li pasxtas nun la sxafojn. Kaj Samuel diris al Jisxaj:Sendu, kaj venigu lin, cxar ni ne sidigxos al la tablo, antaux ol li venos cxi tien.
-
12
|1 Samuel 16:12|
Kaj li sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis rugxa, kun belaj okuloj kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris:Levigxu, sanktoleu lin, cxar tio estas li.
-
13
|1 Samuel 16:13|
Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel levigxis kaj iris en Raman.
-
14
|1 Samuel 16:14|
Kaj la spirito de la Eternulo forigxis de Saul, kaj ekturmentis lin spirito malbona, sendita de la Eternulo.
-
15
|1 Samuel 16:15|
Kaj la servantoj de Saul diris al li:Jen malbona spirito, sendita de Dio, turmentas vin;
-
16
|1 Samuel 16:16|
tial nia sinjoro diru al siaj servantoj, ke ili elsercxu homon, kiu povoscias ludi harpon:kaj kiam atakos vin la malbona spirito, sendita de Dio, li ekludos per sia mano, kaj tiam farigxos al vi bone.
-
17
|1 Samuel 16:17|
Kaj Saul diris al siaj servantoj:Elsercxu al mi homon, kiu bone ludas, kaj venigu lin al mi.
-
18
|1 Samuel 16:18|
Tiam unu el la junuloj respondis kaj diris:CXe Jisxaj la Bet-Lehxemano mi vidis filon, kiu povoscias ludi, kaj li estas fortulo kaj militkapablulo kaj prudenta en siaj paroloj kaj belaspekta, kaj la Eternulo estas kun li.
-
19
|1 Samuel 16:19|
Kaj Saul sendis senditojn al Jisxaj, kaj dirigis:Sendu al mi vian filon David, kiu estas cxe la sxafoj.
-
20
|1 Samuel 16:20|
Tiam Jisxaj prenis azenon, sxargxitan per pano, kaj felsakon kun vino, kaj unu kapridon, kaj li sendis tion per sia filo David al Saul.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Josué 14-17