-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|1 Samuel 9:21|
Saul respondis kaj diris:Mi estas ja Benjamenido, el la plej malgrandaj triboj de Izrael, kaj mia familio estas la plej malgranda el cxiuj familioj de la tribo de Benjamen; kial do vi diris al mi tiajn vortojn?
-
22
|1 Samuel 9:22|
Tiam Samuel prenis Saulon kaj lian junulon, kaj enkondukis ilin en la mangxocxambron, kaj donis al ili lokon supraloke de la invititoj, kiuj estis en la nombro de cxirkaux tridek homoj.
-
23
|1 Samuel 9:23|
Kaj Samuel diris al la kuiristo:Donu tiun porcion, kiun mi donis al vi kaj pri kiu mi diris al vi, ke vi retenu gxin cxe vi.
-
24
|1 Samuel 9:24|
Kaj la kuiristo prezentis femuron, kaj tion, kio estas kun gxi, kaj metis tion antaux Saulon, kaj Samuel diris:Jen estas, kio restis; metu gxin antaux vin kaj mangxu, cxar gxi estas rezervita por vi por la tempo, por kiu mi invitis la popolon. Kaj Saul mangxis kun Samuel en tiu tago.
-
25
|1 Samuel 9:25|
Kaj ili malsupreniris de la altajxo en la urbon, kaj Samuel parolis kun Saul sur la tegmento.
-
26
|1 Samuel 9:26|
Kaj ili levigxis frue; kaj kiam la matenrugxo levigxis, Samuel vokis Saulon sur la tegmenton, kaj diris:Levigxu, mi lasos vin for. Kaj Saul levigxis, kaj ili eliris ambaux, li kaj Samuel, eksteren.
-
27
|1 Samuel 9:27|
Kiam ili atingis la finon de la urbo, Samuel diris al Saul:Diru al la junulo, ke li iru antauxen (kaj tiu iris antauxen); kaj vi haltu nun, kaj mi anoncos al vi la diron de Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 9-10