-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
23
|1 Samuel 2:23|
Kaj li diris al ili:Kial vi faras tiajn agojn? cxar mi auxdas pri viaj malbonaj agoj de cxi tiu tuta popolo.
-
24
|1 Samuel 2:24|
Ne, miaj infanoj, ne bona estas la famo, kiun mi auxdas; vi devojigas la popolon de la Eternulo.
-
25
|1 Samuel 2:25|
Se pekas homo kontraux homo, povas defendi lin Dio; sed se homo pekas kontraux la Eternulo, tiam kiu defendos lin? Sed ili ne auxskultis la vocxon de sia patro, cxar la Eternulo decidis mortigi ilin.
-
26
|1 Samuel 2:26|
Dume la knabo Samuel cxiam pli kreskis, kaj li placxis kiel al la Eternulo, tiel ankaux al la homoj.
-
27
|1 Samuel 2:27|
Kaj venis homo de Dio al Eli, kaj diris al li:Tiel diras la Eternulo:Mi montris Min ja al la domo de via patro, kiam ili estis en Egiptujo, en la domo de Faraono;
-
28
|1 Samuel 2:28|
kaj Mi elektis lin el cxiuj triboj de Izrael kiel pastron por Mi, ke li oferu sur Mia altaro, ke li fumigu incenson, ke li portu efodon antaux Mi; kaj Mi donis al la domo de via patro cxiujn fajroferojn de la Izraelidoj.
-
29
|1 Samuel 2:29|
Kial do vi piedpremas Mian bucxoferon kaj farunoferon, kiujn Mi starigis por la logxejo? vi honoras viajn filojn pli ol Min, por grasigi vin per la unuaj partoj de cxiuj oferdonoj de Mia popolo Izrael.
-
30
|1 Samuel 2:30|
Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras:Mi diris, ke via domo kaj la domo de via patro irados antaux Mi eterne; sed nun, diras la Eternulo, Mi tion ne permesos; cxar Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj.
-
31
|1 Samuel 2:31|
Jen venos baldaux la tempo, kiam Mi rompos vian brakon kaj la brakon de via patrodomo, ke ne estos maljunulo en via domo;
-
32
|1 Samuel 2:32|
kaj vi vidos konkuranton en la logxejo, dum cxiuj bonoj, kiuj estos farataj al Izrael; kaj neniam estos maljunulo en via domo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13