-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|1 Samuel 3:7|
Samuel ankoraux ne konis la Eternulon, kaj ankoraux ne estis revelaciita al li la vorto de la Eternulo.
-
8
|1 Samuel 3:8|
Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li levigxis kaj iris al Eli, kaj diris:Jen mi estas, kiel vi vokis min. Tiam Eli komprenis, ke la Eternulo vokas la knabon.
-
9
|1 Samuel 3:9|
Kaj Eli diris al Samuel:Iru, kusxigxu; kaj se vi estos vokata, tiam diru:Parolu, ho Eternulo, cxar Via sklavo auxskultas. Kaj Samuel iris kaj kusxigxis sur sia loko.
-
10
|1 Samuel 3:10|
Kaj venis la Eternulo kaj starigxis, kaj vokis kiel la antauxajn fojojn:Samuel, Samuel! Kaj Samuel diris:Parolu, cxar Via sklavo auxskultas.
-
11
|1 Samuel 3:11|
Tiam la Eternulo diris al Samuel:Jen Mi faros en Izrael tian faron, ke al cxiu, kiu tion auxdos, eksonoros ambaux liaj oreloj.
-
12
|1 Samuel 3:12|
En tiu tago Mi plenumos super Eli cxion, kion Mi diris pri lia domo; Mi komencos kaj finos.
-
13
|1 Samuel 3:13|
Mi sciigis al li, ke Mi jugxos lian domon por cxiam pro la krimo, ke li sciis, ke liaj filoj venigas malbenon sur sin, kaj li ne detenis ilin.
-
14
|1 Samuel 3:14|
Kaj tial Mi jxuris al la domo de Eli, ke neniam pekliberigxos la krimo de la domo de Eli per bucxofero nek per farunofero.
-
15
|1 Samuel 3:15|
Kaj Samuel kusxis gxis la mateno; poste li malfermis la pordojn de la domo de la Eternulo. Sed Samuel timis raporti pri la vizio al Eli.
-
16
|1 Samuel 3:16|
Kaj Eli vokis Samuelon, kaj diris:Samuel, mia filo! Kaj cxi tiu diris:Jen mi estas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5