-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
25
|1 Samuel 30:25|
Tiel estis de post tiu tago; kaj li starigis tion kiel legxon kaj moron en Izrael gxis nun.
-
26
|1 Samuel 30:26|
Kiam David venis en Ciklagon, li sendis iom el la militakiro al la Judaj plejagxuloj, al siaj amikoj, dirante:Jen akceptu donacon el la militakiro de la malamikoj de la Eternulo;
-
27
|1 Samuel 30:27|
al tiuj, kiuj estis en Bet-El, kaj al tiuj, kiuj estis en la suda Ramot, kaj al tiuj, kiuj estis en Jatir,
-
28
|1 Samuel 30:28|
kaj al tiuj, kiuj estis en Aroer, kaj al tiuj, kiuj estis en Sifmot, kaj al tiuj, kiuj estis en Esxtemoa,
-
29
|1 Samuel 30:29|
kaj al tiuj, kiuj estis en Rahxal, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Jerahxmeelidoj, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Kenidoj,
-
30
|1 Samuel 30:30|
kaj al tiuj, kiuj estis en HXorma, kaj al tiuj, kiuj estis en Kor- Asxan, kaj al tiuj, kiuj estis en Atahx,
-
31
|1 Samuel 30:31|
kaj al tiuj, kiuj estis en HXebron, kaj en cxiuj lokoj, en kiuj estis vaginta David kun siaj viroj.
-
1
|1 Samuel 31:1|
Dume la Filisxtoj batalis kontraux Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filisxtoj kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa.
-
2
|1 Samuel 31:2|
Kaj la Filisxtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn, kaj la Filisxtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-SXuan, filojn de Saul.
-
3
|1 Samuel 31:3|
La batalo fortigxis kontraux Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16