-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|1 Samuel 28:21|
Kiam la virino aliris al Saul, kaj vidis, ke li estas tre konsternita, sxi diris al li:Jen via sklavino obeis vian vocxon, kaj mi metis en dangxeron mian animon, kaj obeis la vortojn, kiujn vi diris al mi;
-
22
|1 Samuel 28:22|
nun mi petas, auxskultu ankaux vi la vocxon de via sklavino, kaj mi metos antaux vin pecon da pano, kaj vi mangxu, por ke vi havu forton, kiam vi iros la vojon.
-
23
|1 Samuel 28:23|
Sed li rifuzis, kaj diris:Mi ne mangxos. Sed kiam insistis super li liaj servantoj kaj ankaux la virino, li obeis ilian vocxon, levigxis de la tero, kaj sidigxis sur lito.
-
24
|1 Samuel 28:24|
La virino havis en la domo grasigitan bovidon; sxi rapide gxin bucxis, kaj sxi prenis farunon, knedis gxin, kaj bakis el gxi macojn.
-
25
|1 Samuel 28:25|
Kaj sxi alportis tion antaux Saulon kaj antaux liajn servantojn, kaj ili mangxis; kaj en la sama nokto ili levigxis kaj foriris.
-
1
|1 Samuel 29:1|
Dume la Filisxtoj kolektis sian tutan militistaron en Afek; kaj la Izraelidoj staris tendare apud la fonto, kiu estas en Jizreel.
-
2
|1 Samuel 29:2|
La estroj de la Filisxtoj preterpasis kun siaj centoj kaj miloj, kaj David kun siaj viroj preterpasis en la fina parto kun Ahxisx.
-
3
|1 Samuel 29:3|
Kaj la estroj de la Filisxtoj diris:Por kio estas cxi tiuj Hebreoj? Sed Ahxisx respondis al la estroj de la Filisxtoj:Tio estas ja David, servanto de Saul, regxo de Izrael; li estis kun mi kelkan tempon aux ecx jarojn, kaj mi trovis en li nenion de post la tago de la defalo gxis nun.
-
4
|1 Samuel 29:4|
Sed ekkoleris kontraux li la estroj de la Filisxtoj, kaj la estroj de la Filisxtoj diris al li:Reirigu tiun viron, kaj li revenu sur sian lokon, kiun vi destinis por li, sed li ne iru kun ni en la batalon kaj ne farigxu nia kontrauxulo dum la batalo; cxar per kio cxi tiu povus favorigi al si sian sinjoron, se ne per la kapoj de niaj viroj?
-
5
|1 Samuel 29:5|
CXu tio ne estas ja tiu David, pri kiu oni kantis en la dancrondoj jene: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4