-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|1 Samuel 31:4|
Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon kaj trapiku min per gxi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, cxar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur gxin.
-
5
|1 Samuel 31:5|
Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaux faligis sin sur sian glavon kaj mortis kune kun li.
-
6
|1 Samuel 31:6|
Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj kaj lia armilportisto kaj cxiuj liaj viroj en tiu tago kune kun li.
-
7
|1 Samuel 31:7|
Kiam la Izraelidoj, kiuj estis transe de la valo kaj transe de Jordan, vidis, ke la Izraelidoj forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, ili forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filisxtoj kaj eklogxis en ili.
-
8
|1 Samuel 31:8|
En la sekvanta tago venis la Filisxtoj, por senvestigi la mortigitojn; kaj ili trovis Saulon kaj liajn tri filojn falintajn sur la monto Gilboa.
-
9
|1 Samuel 31:9|
Tiam ili dehakis lian kapon kaj deprenis liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filisxtoj cxirkauxen, por anonci en la domo de iliaj idoloj kaj al la popolo.
-
10
|1 Samuel 31:10|
Kaj ili metis liajn armilojn en la templon de Asxtar, kaj lian korpon ili pendigis sur la muro de Bet-SXan.
-
11
|1 Samuel 31:11|
Kiam la logxantoj de Jabesx en Gilead auxdis pri tio, kion faris la Filisxtoj al Saul,
-
12
|1 Samuel 31:12|
tiam cxiuj kuragxuloj levigxis kaj iris tutan nokton kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj de la muro de Bet-SXan, kaj venis en Jabesxon kaj forbruligis ilin tie.
-
13
|1 Samuel 31:13|
Kaj ili prenis iliajn ostojn kaj enterigis sub la tamarisko en Jabesx, kaj ili fastis dum sep tagoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 4-5