-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
16
|1 Samuel 4:16|
Kaj tiu viro diris al Eli:Mi venis el la militistaro, mi alkuris hodiaux el la militistaro. Kaj Eli diris:Kia estis la afero, mia filo?
-
17
|1 Samuel 4:17|
Kaj la sciiganto respondis kaj diris:Izrael forkuris antaux la Filisxtoj, kaj granda frapo trafis la popolon, kaj ankaux viaj du filoj, HXofni kaj Pinehxas, mortis, kaj la kesto de Dio estas forprenita.
-
18
|1 Samuel 4:18|
Apenaux li menciis la keston de Dio, Eli falis de la segxo malantauxen cxe la pordego, rompis al si la kolon, kaj mortis; cxar li estis maljuna kaj peza. Li estis jugxisto de Izrael dum kvardek jaroj.
-
19
|1 Samuel 4:19|
Lia bofilino, la edzino de Pinehxas, estis graveda, baldaux naskonta. Kiam sxi auxdis la sciigon pri la forpreno de la kesto de Dio kaj pri la morto de sia bopatro kaj de sia edzo, sxi klinigxis kaj naskis, cxar subite atakis sxin la naskaj doloroj.
-
20
|1 Samuel 4:20|
Kaj dum sxi estis mortanta, la virinoj, kiuj sxin cxirkauxis, diris:Ne timu, cxar vi naskis filon; sed sxi ne respondis, kaj ne prenis tion al sia koro.
-
21
|1 Samuel 4:21|
Kaj sxi donis al la knabo la nomon Ikabod, dirante:For estas la gloro de Izrael; cxar forprenita estis la kesto de Dio kaj pereis sxia bopatro kaj sxia edzo.
-
22
|1 Samuel 4:22|
Kaj sxi diris:For estas la gloro de Izrael, cxar forprenita estas la kesto de Dio.
-
1
|1 Samuel 5:1|
La Filisxtoj prenis la keston de Dio kaj portis gxin el Eben-Ezer en Asxdodon.
-
2
|1 Samuel 5:2|
Kaj la Filisxtoj prenis la keston de Dio kaj enportis gxin en la templon de Dagon kaj starigis gxin apude de Dagon.
-
3
|1 Samuel 5:3|
Sed kiam la Asxdodanoj en la morgauxa tago levigxis, ili vidis, ke jen Dagon kusxas vizagxaltere antaux la kesto de la Eternulo. Kaj ili prenis Dagonon kaj restarigis lin sur lia loko.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13