-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|1 Samuel 6:2|
Kaj la Filisxtoj vokis la pastrojn kaj la auxguristojn, kaj diris:Kion ni faru kun la kesto de la Eternulo? sciigu al ni, kiamaniere ni resendu gxin sur gxian lokon.
-
3
|1 Samuel 6:3|
Kaj tiuj diris:Se vi volas resendi la keston de la Dio de Izrael, ne resendu gxin sen donacoj, sed repagu al Li prokulpan oferon; tiam vi resanigxos, kaj ekscios, kial ne forigxas de vi Lia mano.
-
4
|1 Samuel 6:4|
Kaj ili diris:Kian prokulpan oferon ni repagu al Li? Kaj tiuj diris:Laux la nombro de la estroj de la Filisxtoj kvin orajn tuberojn kaj kvin orajn musojn; cxar la sama frapo trafis vin cxiujn kaj viajn estrojn.
-
5
|1 Samuel 6:5|
Faru bildojn de viaj tuberoj kaj bildojn de viaj musoj, kiuj ruinigis la landon, kaj faru honoron al la Dio de Izrael; tiam Li eble malplipezigos Sian manon sur vi kaj sur viaj dioj kaj sur via lando.
-
6
|1 Samuel 6:6|
Kial vi obstinigus vian koron, kiel obstinigis sian koron Faraono kaj la Egiptoj? kiam Li montris sur ili Sian forton, ili ja forliberigis ilin, ke ili iru.
-
7
|1 Samuel 6:7|
Nun faru novan cxaron, kaj prenu du sucxigantajn bovinojn, kiuj ankoraux ne havis sur si jugon, kaj jungu la bovinojn al la cxaro, kaj iliajn idojn forkonduku de ili hejmen.
-
8
|1 Samuel 6:8|
Kaj prenu la keston de la Eternulo, kaj metu gxin sur la cxaron; kaj la orajn objektojn, kiujn vi donos al Li kiel prokulpan oferon, metu en kesteton apud gxin, kaj forsendu gxin, ke gxi iru.
-
9
|1 Samuel 6:9|
Kaj rigardu:se gxi iros laux la vojo al sia regiono, al Bet-SXemesx, tiam Li faris al ni tiun grandan malbonon; se ne, tiam ni scios, ke ne Lia mano frapis nin, sed ke tio trafis nin blindokaze.
-
10
|1 Samuel 6:10|
Kaj la homoj faris tiel, kaj ili prenis du sucxigantajn bovinojn kaj aljungis ilin al cxaro, kaj iliajn idojn ili ensxlosis hejme;
-
11
|1 Samuel 6:11|
kaj ili metis la keston de la Eternulo sur la cxaron, kaj ankaux la kesteton kun la oraj musoj kaj kun la bildoj de siaj tuberoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13