-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|1 Samuel 2:3|
Ne parolu plu fierajxon; Malhumilajxo ne eliru plu el via busxo; CXar la Eternulo estas Dio cxioscianta, Kaj Li starigis la aferojn.
-
4
|1 Samuel 2:4|
La pafarko de la fortuloj estas senvalorigata, Kaj la malfortuloj zonigxas per forto.
-
5
|1 Samuel 2:5|
Satuloj sin dungigas pro pano, Kaj malsatuloj jam ne malsatas; Senfruktulino naskis sep, Kaj multinfanulino senfortigxis.
-
6
|1 Samuel 2:6|
La Eternulo mortigas kaj vivigas, Malsuprigas en SXeolon kaj suprigas.
-
7
|1 Samuel 2:7|
La Eternulo malricxigas kaj ricxigas, Malaltigas kaj altigas.
-
8
|1 Samuel 2:8|
Li levas malricxulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; CXar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.
-
9
|1 Samuel 2:9|
La piedojn de Siaj piuloj Li gardas, Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo; CXar ne per sia forto potencigxas la homo.
-
10
|1 Samuel 2:10|
La Eternulo pereigas tiujn, kiuj ribelas kontraux Li; El la cxielo Li tondras kontraux ili. La Eternulo jugxos la finojn de la tero, Kaj donos forton al Sia regxo, Kaj altigos la kornon de Sia sanktoleito.
-
11
|1 Samuel 2:11|
Kaj Elkana iris en Raman, al sia domo; kaj la knabo farigxis servisto de la Eternulo apud la pastro Eli.
-
12
|1 Samuel 2:12|
La filoj de Eli estis malmoralaj; ili ne konis la Eternulon,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 15-16